Mondial - Bitlibroj
La bitlibroj de Mondial estas dume aĉeteblaj nur en Usono. En aliaj landoj, vi tamen povas vidi ekzemplajn paĝojn (20 % de libro). Ni forte esperas ke Guglo tre baldaŭ malfermas sian bitlibran vendejon por la tuta mondo!
Por legi bitlibron sur telefono, elŝutu la programon (app) Google Books!

Beletra Almanako
Beletra AlmanakoBA estas literatura periodaĵo (140 ĝis 176 p.), lanĉita en septembro 2007. Aperas trifoje jare. Redaktas Jorge Camacho (ĉefred.), Probal Daŝgupto kaj István Ertl. Vi povas legi BA 10 kiel fluantan tekston aŭ en fiksa formato (sam-aspekta kiel la papera versio). BA1 ĝis 9 haveblas nur en fiksa formato. Kaj jen la paperversioj.
La Princo ĉe la hunoj
(de Eugène de Zilah)

Hermann Hesse: SidartoORIGINALA ROMANO historia pri ĉina nobelulo en la huna regno. Viva priskribo de hunaj moroj, vivo, kutimoj, kulturo ktp., kaj samtempe aventura rakonto! Legu ĝin en fluanta teksto. Kaj jen la fiksa formato, simple iru al la menuo kaj ŝanĝu la tekst-aperon. Jen la papera libro. 620 paĝoj!!
Sidarto (de Hermann Hesse)
Hermann Hesse: SidartoLa germanan romanon (128 p.)
de la Nobel-premiita verkisto Hesse pri
la vivo de Sidarto, samtempulo de Gotamo Budho, tradukis Detlef Karthaus. Legu ĝin en fluanta teksto. Por vidi en fiksa formato, simple iru al la menuo kaj ŝanĝu la tekst-aperon. Jen la papera libro. Interesa fikcia studo pri budhismo.
Demian (de Hermann Hesse)
Hermann Hesse: Demian"Demian. La historio de la junaĝo de Emil Sinkler" estas fama germana romano pri la adoleska vivo de Emil Sinkler (parte Hesse mem). La libro estas tre populara kaj ricevis preskaŭ kult-statuson. Trad. Detlef Karthaus. Legu en fluanta teksto. Por vidi en fiksa formato, simple iru al la menuo kaj ŝanĝu la tekst-aperon. Jen la papera libro.
Sagao de Egil (tr. B. Ragnarsson)
Sagao de Egil"Sagao de Egil" apartenas al la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj. Ilia temo estas personoj kaj eventoj ekde la ekloĝiĝa tempo de Islando en la lasta triono de la 9-a jarcento ĝis la unuaj du jardekoj de la 10-a jarcento. Legu kiel fluanta teksto. Por la fiksformato, iru al la menuo kaj ŝanĝu la tekst-aperon. Jen la papera libro.
Angla-Esperanto-Angla Vortaro (English-Esperanto-English Dictionary) (J. Wells)
Angla-Esperanto-Angla Vortaro Komplete reviziita kaj reverkita, plene spegulanta la hodiaŭan anglan lingvon kaj nunan Esperanton. Pli ol 30000 kapvortoj. Vidu la vortaron en fluanta teksto. Jen estas la fiksa paĝformato; en la menuo vi povas ŝanĝi la tekst-aperon. Jen la libro mem.
Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto
CEOLEEn la angla lingvo! Elstara akademi-nivela referenc-verko, kun pli ol 300 individuaj artikoloj pri la plej gravaj aŭtoroj kaj pri iliaj verkoj – de Geoffrey Sutton. Kun bibliografioj kaj indeksoj. Dume nur en fiksformata bitlibra versio. Kaj jen la 740-paĝa libro.
Pro kio? (Originala romano)
Argus: Pro kio?La unua krim-romano en Esperanto, de ARGUS (Friedrich Ellersiek). Fascina historio pri murdo kaj amrilato, kondukanta la leganton tra pluraj landoj... La malnova Esperanta stilo estas korektita nur, kie absolute necesa por la kompreno. Legu en fluanta teksto. Jen la fiksa paĝformato, kaj jen la papera versio (libro).