Kiel pagi por bitlibro?
Tio estas tre simpla:
1. Guglo (Google eBook):
Se vi havas Guglo-konton, post la klako sur la butonon "aĉeti" (en via lingvo aŭ en la angla) vi simple ensalutas kaj tuj estas direktata al la pago-formularo.
Se vi ne havas Guglo-konton, post la klako sur la butonon "aĉeti" (en via lingvo aŭ en la angla) simple kreu Guglo-konton. Vi ne devas uzi Guglon por iu alia servo ol la pago, se vi ne volas. Post la kreo de la Guglo-konto, vi tuj estos direktata al la pago-formularo.
2. ePub:
Kreu konton ĉe la koncerna ePub-ofertanto kaj poste sekvu la instrukciojn de la ofertanto pri la pago-proceduroj.
3. Reta Legado:
Legu tuj en la reto! Por detaloj legu jenon.