Mondial - Bitlibroj
Guglo-bitlibroj estas dume aĉeteblaj nur en deko da landoj. Guglo baldaŭ malfermu sian vendejon por la tuta mondo! NOVA: Ni nun komencas oferti kelkajn librojn ankaŭ en ePub-formato, kaj krome ni ofertas kelkajn Beletrajn Almanakojn por RETA LEGADO.

La Edda de Snorri Sturluson
Edda (Tradukis: Baldur RAGNARSSON.) La 'Edda de Snorri Sturluson' estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda. Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita, apartenis al potenca familio en Islando. Dume nur fiksformate kaj kiel papera libro.
La fontoj nevideblaj. (Originalaj Poemoj en Esperanto; de Baldur Ragnarsson)
Baldur Ragnarsson: La fontoj nevideblaj La orginala poemaro konsistas ĉefe el poemoj verkitaj inter 2008 kaj 2010. 
La riĉa imagomondo de la aŭtoro ankaŭ ĉi-volume kombinas legendojn, memorojn kaj obser-vojn pri interhomaj rilatoj. Dume nur kiel fiksformata bitlibro kaj kiel papera libro.
Petro Schlemihl (Ŝlemilo)
Schlemihl en EsperantoLa (fama) homo sen ombro! De la germana Adelbert von Chamisso, tradukita de Eugen Wüster. Romaneto pri homo, kiu vendis sian ombron al la diablo, por esti pli potenca. Li ne kalkulis kun la reagoj de la homoj vidantaj lin sen ombro... Dume nur en fiksa paĝformato, kaj kiel libro.
Robinsono Kruso
Robinsono Kruso De Daniel Defoe.Koncizigita angla version - tradukita de: A. Krafft.). Kun lingvaj korektoj de Ulrich Becker. Kun belegaj nigraj-blankaj ilustraĵoj de Walter Paget, kreitaj antaŭ preskaŭ cent jaroj! Klasikaĵo! Dume nur kiel fiksformata bitlibro kaj kiel papera libro.
Jubilea Libro: Esperanto en Berlino (1903-2003)
Jubilea Libro: 100 Esperanto en BerlinoRedaktis Fritz Wollenberg. 368 paĝoj plenaj je historiaj kaj novaj tekstoj de multaj aŭtoroj kaj centoj da ilustraĵoj: 100 jaroj Esperanto-movado en la urbo Berlino en Germanio: Nemalhavebla kulturhistoria dokumento! Dume nur en fiksa formato. Jen la papera libro.
Pli lume la mallumo zumas... Stilfiguroj en la poezio de Esperanto (Till Dahlenburg: Pli lume la mallumo zumas...Till Dahlenburg) La libro estas moderna vortaro de tropoj (stilfiguroj) en la Esperanto-poezio, enhavanta difinojn kaj ilustraĵojn (ekzemplojn el la pli ol centjara Esperanto-poezio).  Dume nur kiel fiksformata bitlibro kaj kiel papera libro.
Sagao de Egil (tr. B. Ragnarsson)
Sagao de Egil"Sagao de Egil" apartenas al la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj. Ilia temo estas personoj kaj eventoj ekde la ekloĝiĝa tempo de Islando en la lasta triono de la 9-a jarcento ĝis la unuaj du jardekoj de la 10-a jarcento. Legu kiel fluanta teksto. Por la fiksformato, iru al la menuo kaj ŝanĝu la tekst-aperon. Jen la papera libro.